Izotaĥoforezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izotaĥoforezo

Izotaĥoforezo, ITF (aŭ laŭ la angla ITP), estas instrumenta ĥemi-analiza metodo apartenanta al la grupo de t.n. elektromigraj metodoj. La elektromigraj metodoj, pli konataj sub la nomo elektroforezaj metodoj, resp. elektroforezo(j), ĝenerale uzas la fakton, ke la korpuskloj havantaj elektra(j)n ŝargo(j)n moviĝas sub la efiko de la kontinua elektra kampo. Movemo de la korpuskloj kaj la direkto de la movo dependas de la grandeco kaj karaktero de ŝargo(j), grandeco kaj formo de molekuloj (korpuskloj), intenso de la elektra kampo kaj kondiĉoj en la medio. La grandeco kaj karaktero de ŝargo dependas de la grado de joniĝo, de pH kaj la jona forto de la medio. Elektroforeze oni povas apartigi kaj determini la substancojn kun la karaktero de jonoj aŭ amfolitoj (= amfoteraj elektrolitoj), t.e. kaj etmolekulajn kaj grandmolekulajn kombinaĵojn, kaj neorganikajn kaj organikajn substancojn, eĉ ĉelojn. La antaŭkondiĉo por la sukcesa apartigo estas, ke la elektroforezaj ecoj de la apartigotaj substancoj estu diferencaj. La plej allogaj estas elektroforezoj por la apartigado (ĉu analiza, ĉu prepara) de organikaj, resp. bioĥemiaj, substancoj, precipe de proteinoj kaj ties kompleksoj kun saĥaridoj, lipidoj kaj nukleotidoj. La principoj kaj teorio de elektroforezo estis konataj jam fine de la 19-a jarcento, sed la disvolviĝo komenciĝis nur en la duono de la 20-a jarcento kaj estas iom pli vaste studataj kaj uzataj nur ekde la 80-aj jaroj. de la pasinta jarcento.

Principo[redakti | redakti fonton]

La principo de ITF: Dum ITF apartiĝas ŝargohavaj korpuskloj laŭ siaj elektroforezaj movemoj, sub efiko de la kontinua kurento. Oni uzas du elektrolitojn – la gvidan kaj la finan. La gvida elektrolito enhavas nur unu jonon – t.n. gvidan jonon – havantan la ŝargon de la sama signo kiel la jonoj apartigataj. La elektroforeza movemo de la gvida jono devas esti la plej granda el ĉiuj ĉeestantaj jonoj. En la fina elektrolito estas unu – fina – jono, kiu havas la saman ŝargo-signon kiel la ceteraj apartigataj jonoj kaj kies movemo estas la malplej granda. La analizotan specimenon oni aplikas inter ĉi tiujn elektrolitojn. La elektran kampon (polusojn) necesas tiamaniere ŝalti, ke la gvida jono migru al la elektrodo, kiu estas en la sama flanko de la specimeno kiel la gvida elektrolito. Post certa tempo estiĝas la ekvilibro – ĉiuj jonoj (korpuskloj) moviĝas samrapide (tial ankaŭ la nomo de la metodo: „izo-taĥo-(elektro)forezo“, t.e. izotaĥoforezo). Ĉiu jono havas sian akre limigitan zonon, la zonoj estas vicigitaj laŭ la elektroforezaj movemoj de koncernaj jonoj. Se iu korpusklo tro rapidas, la „fremda“ zono ĝin bremsas, la korpusklo devas „atendi“ sian zonon, kaj male – la „fremda“ zono „elĵetas“ la jonon, kiu apartenas al pli movema zono. Pro tio ITF estas memfokusiĝema, memakriĝema metodo. Kiel „antijono“, t.e. jono kun la mala signo de la elektroŝargo ol tiu de la apartigataj jonoj estas elektata tia, kiu havas bufrajn ecojn.

ITF havas unikan econ: ĝia distingokapablo ne malgrandiĝas kun la kreskanta kvanto de specimeno! Laŭ diversaj celoj ekzistas ankaŭ diversaj modifoj de ITF, oni povas ĝin realigi aŭ en kapilaroj (iam nomata zona kapilara elektroforezo) aŭ en maldika ĝela tavolo (por la analiza, resp. diagnoza celo), en kolonoj (por la preparado de puraj substancoj). Por la analiza – diagnoza – laboro sufiĉas specimeno en kvanto de kelke da mm3, t. e. nanogramoj da apartigotaj substancoj. Duaflanke, por produkti preparaĵojn oni facile povas prilabori eĉ gramajn masojn.