János Krizosztom Hannulik
Aspekto
| János Krizosztom Hannulik | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 22-an de julio 1745 en Predmier | |
| Morto | 3-an de septembro 1816 (71-jaraĝa) en Carei | |
| Religio | katolika eklezio vd | |
| Ŝtataneco | Hungario | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Krizosztom HANNULIK, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hannulik János Krizosztom estis hungara piarista monaĥo, instruisto, poeto naskita en Predmér la 22-an de julio 1745 kaj mortinta en Nagykároly la 3-an de septembro 1816.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Krizosztom Hannulik aliĝis al la piaristoj en Privigye. Post la novicado li monaĥiĝis en 1765 en Rosenberg. Post 2 jaroj li instruis en Korpona, sed post jaro li pristudis filozofion en Nagykároly. Li instruis en Máramarossziget (1770), poste studis teologion en Nyitra (1772-1775), en la sekva jaro li instruis en Magyaróvár, ekde 1777 ĝis sia morto en la gimnazio de Nagykároly, kies direktoro li estis de 1800. Li estis en sia tempo unu el la plej renomaj poetoj en latina lingvo.

