János Pápai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁPAI János (pro. pa:pai) estis hungara kuruca diplomato naskita en ? en 1660-aj jaroj kaj mortinta en Bukareŝto en majo de 1740.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pápai János studis en Frankfurto ĉe Odro. Li estis en julio de 1703 sekretario de Francisko Rákóczi la 2-a, en 1704 direktoro de kancelariejo de la reganto, en 1705 konsilanto de ekonomia komitato, de oktobro 1705 ĝis oktobro 1708 sendito en Konstantinopolo; en januaro-marto de 1709 li estis al paŝao de Beogrado kune kun Mikaelo Teleki, poste en januaro-oktobro de 1710 denove en Konstantinopolo. Li ne akceptis la pacon de Satmaro, li kaŝvagadis al Turkio. En 1716 la sultano sendis lin kun paŝao Francion por invito Rákóczi al Turkio. Inter 1720 – 30 li vivis kun kelke da siaj kaŝvagantoj en Brăila en treege granda mizero. En 1732 li translokiĝis al Rodosto al la reganto. En 1738 li estis generalo en armeo de Jozefo Rákóczi.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Pápai János törökországi naplója (eldonis Kálmán Benda, Bp., 1963).

Fonto[redakti | redakti fonton]