János Reinel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

REINEL János (rajnel) estis slovakia hungara ĵurnalisto, redaktoro naskita en Satmaro la 15-a de majo 1888 kaj mortinta en Pozsony la 26-an de decembro 1973.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Reinel finis juron en la Universitato de Budapeŝto kaj li paŝis en servon de departemento Pozsony. Li laboris en Pozsony, en Szenc, Malacka kaj en Galánta. Li estis en 1919 tie ĉefoficisto kaj redaktoro de Mátyusföldi Lapok (1919–21). En Pozsony li estis ĉefredaktoro de Népakarat (1923–25) kaj respondecredaktoro de A Nép (1925–37). En 1928 li transprenis la redaktadon de literatura almanako Új Aurora. De 1930 ĝis 1939 li redaktis la Magyar Minerva. Li estis respondecredaktoro de la Magyar Néplap (1932–36) de Pozsony. Liaj artikoloj aperis en Prágai Magyar Hírlap, Híradó, A Hét, Új Szó.

Fonto[redakti | redakti fonton]