János Sarkady

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Sarkady [jAnoŝ ŝarkadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarkady János estis hungara klasika filologo, historiisto, universitata instruisto. Lia familia nomo foje estis erare Sarkadi.

János Sarkady [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1927 en Biharkeresztes, li mortis la 5-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sarkady faris abiturienton en kalvinana gimnazio de Karcag. Li komence studis en Universitato de Debrecen, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös, li loĝis en la kolegio kun Zsigmond Ritoók (filologo). Sarkady akiris diplomon en 1951, poste li restis samloke kiel asistanto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li agis por la revolucio, tial en 1957 li estis arestita. La polico faris lin agento aŭ sekreta informisto sub la nomo „Sárándi”, li raportis al la polico ĝis 1962. Inter 1958 kaj 1964 li instruis nur en mezlernejo. En 1964 li ekinstruis en Universitato Lajos Kossuth, en la sama jaro li kandidatiĝis. Inter 1966 kaj 1979 li estis docento, poste profesoro, inter 1969-1987 katedrestro. Inter 1988-1995 li estis katedrestro en Universitato Loránd Eötvös. En 1998 li emeritiĝis, tamen li instruis plu ĝismorte. Li okupiĝis pri la pragrekaj historio kaj kulturo. Li ricevis premiojn en 1988 kaj 2006.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A világirodalom története (1955) - aparta ĉapitro
  • Reise in das alte Athen (1964)
  • Görög vallás, görög istenek (1974) ISBN 963-280-050-8
  • A korai Attika történeti forrásai I-III. (1985-87)
  • A polis eredete (1995)
  • Görög művelődéstörténet (2006) - kunlaboranto ISBN 9789633898727

Fontoj[redakti | redakti fonton]