Iohanisfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jánosfölde)
Iohanisfeld
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Timiș
Alinome Jánosfölde (hungare), Johannisfeld (germane), Ionel (iam)
Komunumo Otelec
Iama hungara departemento Temes
Situo 45° 34′ N, 20° 52′ O (mapo)45.56666666666720.863333333333Koordinatoj: 45° 34′ N, 20° 52′ O (mapo)
Iohanisfeld (Rumanio)
Iohanisfeld (Rumanio)
DMS
Alto super maro 76 m
Poŝtkodo 307446
Loĝantaro 765 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 159160
vdr

Iohanisfeld [johanisfeld] (hungare: Jánosfölde, germane: Johannisfeld) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. Ĝi estis fondita en 1805 de banataj ŝvaboj. En 1910 ĝi havis 1710 loĝantojn (germanoj, hungaroj); en 1992 814 (rumanoj, 5 % da germanoj, 2 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1826[1][2]. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al Otelec.

En la rumana lingvo Iohanisfeld de 1924 nomiĝis Ionești, poste Ionel, sed fine reakceptis la germanan nomon. La nomo Johannisfeld signifas "kampo de Johano" kaj devenas de la fondinto Johann Buttler.

Tra Iohanisfeld pasas la nacia vojo DN59B inter Cărpiniș kaj Deta. Du kilometrojn okcidente estas la landlimo al Serbio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Censo[3] Etnoj
Jaro Loĝantoj rumanoj hungaroj germanoj aliaj
1880 1766 12 1738 16
1910 1710 13 91 1572 34
1930 1730 23 30 1654 23
1977 1056 401 16 635 4
2002 899 886 6 6 1

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
  3. E. Árpád Varga. Temes megye településeinek etnikai (anyanyelvi / nemzetiségi) adatai, 1880 – 2002 (hungare) (PDF; 982 kB). kia.hu. Arkivita el la originalo je 2007-06-10. Alirita 2014-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]