József Óváry-Óss

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ÓVÁRY-ÓSS József [o:va:ri-o:ŝ) estis rumanuja hungara ĵurnalisto, libroeldoneja redaktoro naskita la 2-an de majo 1913 en Deĵo kaj mortinta la 30-an de januaro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Óváry-Óss estis kunlaboranto de gazeto Ellenzék, redaktoro de gazeto Aradi Hírlap. Post sia militkaptiteco en Sovetunio inter 1945 kaj 1949 li loksidiĝis en Hungarujo, sed nur pli malfrue li povis labori kiel lektoro de la eldonaĵoj en angla, franca kaj latina lingvoj kiel kunlaboranto de Akademia Eldonejo. Ekde 1959 li estis respondeca redaktoro de la eldonejo Medicina Könyvkiadó. Li tradukis el rumana lingvo.

Verkoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar orvosi szaknyelv helyesírásának néhány kérdése (Bp., 1963)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon