József Buslig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József BUSLIG [buŝlig] armendevena hungara pastro, instruisto, lernejestro. Li naskiĝis en Gheorgheni la 13-a de februaro 1863 kaj mortis en Braŝovo la 26-an de oktobro 1909. Li estas tombigita en la armena tombejo de Gheorgheni.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Buslig pristudis teologion en Alba Iulia kaj oni konsakris lin pastro en 1887. En 1891 li akiris diplomon pri latina-hungara lingvoj en la Universitato Ferenc József de Koloĵvaro. De 1891 li instruis latinan lingvon en la Romkatolika Ĉefgimnazio kaj en Ŝtata Ĉefrealgimnazio de Braŝovo. Li estis sekretario de Magyar Kaszinó de la urbo, de 1907 direktoro de la ĉefgimnazio.

Studaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Az idegen tanulókszállási viszonyai, egészségügyi és erkölcsi szempontokból, Értesítõ, 1909.

Fonto[redakti | redakti fonton]