József Fogel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FOGEL József estis hungara historiisto, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1928) naskita en Satmaro la 10-an de marto 1884 kaj mortinta en Segedo la 17-an de oktobro 1941.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Fogel post la fino de la Universitato de Budapeŝto instruis en mezlernejo, poste li iĝis kunlaboranto de la biblioteko de MTA, de 1926 profesoro de la universitato de Segedo, gvidinto de la Historia Instituto pri mezepoko kaj novepoko. Li esploris la historion de la Jagelonoj-epoko kaj la humanismon en Hungario.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Velencei diplomaták Budán a XVI. sz. elején (Bp., 1912);
  • II. Ulászló udvartartása (Bp., 1913);
  • II. Lajos udvartartása (Bp., 1917);
  • A Corvina-könyvtár állapota Mátyás király halála után a mohácsi vészig (Bibliotheca Corvina… Bp., 1927)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon