József Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NEUMANN József (najman) estis hungara publicisto, politikisto naskita en Koloĵvaro la 9-an de majo 1908 kaj mortinta en Kluĵo la 8-an de aprilo 1969.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Neumann József estis elektristo, li partoprenis la socialdemotratian movadon; inter 1945-1948 li estis la prezidanto de Sindikata Konsilantartaro de Kluĵo, vicprezidanto de la loka Socialdemokratia Partio. Li publikigis inter 1929-1934 en Munkás Újság, en 1947 Erdélyi Munkás Naptár, inter 1944-1948 Erdély de Kluĵo, kies li estis redakciano. Inter 1945-1946 li redaktis la gazeton Szakszervezet kune kun István Lakatos, Pál Veress, Ferenc Zoltán, László Somlyai, Imre Dombi kaj Augustin Alexa.

Fonto[redakti | redakti fonton]