József Szabó (kuracisto)
Etoso
SZABÓ József (sabo:) estis hungara kuracisto, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 10-an de marto 1882 kaj mortinta en Segedo la 5-an de julio 1929.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Szabó studis en la Universitato de Koloĵvaro, en 1910 li kvalifikiĝis kiel privatprofesoro. Li studvojaĝis en Vieno kaj Hamburgo. Li instruis en Segedo. Lia esplorkampo estis la patologio.