József Szathmári Paksi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József Szathmári Paksi [jOĵef satmAri pakŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szathmári Paksi József estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis szatmári. Lia patro Ábrahám Szathmári Paksi estis same kalvinana episkopo.

József Szathmári Paksi [1] naskiĝis la 12-an de marto 1763 en Sajókazinc. Li mortis la 11-an de januaro 1848 en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szathmári Paksi lernis en Sárospatak kaj Göttingen. Hejmenveninta en 1788 li estis pastro en Szikszó, post 2 jaroj en Miskolc. Post jaroj li estis eklezia subnotario, baldaŭe ĉefnotario. Li estis elektita vicepiskopo en 1820, episkopo en 1823. En 1830 li doktoriĝis en Göttingen.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’ Igaz előljárójának vagy néhai t. Kis-Csoltói Ragályi József úrnak, ...’’ (1805)
  • ’’A bölts asszonynak vagy néhai mélt. Bocsári Mocsári Erzsébet asszonynak életében ...’’ (1813)
  • ’’A fő polczoknak nevezetesebb terhei, mellyeket néh. mélt. N. Lónyay és V. Naményi Lónyay Gábor urnak ...’’ (1824)
  • ’’Hálaadásnak áldozatja, mellyet félszázadon keresztül folytatott papi szent hivatala tiszteiben’’ (1842)

Fontoj[redakti | redakti fonton]