József Tódor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

József TÓDOR [tOdor] (Ujfalusy), hungara romkatolika teologo, kanoniko. Li naskiĝis en Kézdivásárhely la 12-an de decembro 1852 kaj mortis en Gyulafehérvár la 17-an de marto 1909.

Kariero[redakti | redakti fonton]

József Tódor finis teologion en Vieno kaj samloke li akiris doktortitolon pri teologio. Reveninte en Transilvanion, li fariĝis profesoro pri teologio en Gyulafehérvár. En 1889 li estiĝis kanoniko. En 1892 oni elektis lin deputito en Csíkkarcfalva kun liberalpartia programo. Li redaktis la gazeton Közművelődés en Gyulafehérvár (1879-1888).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A friedlingeni káplán. Oktató beszély. Molitor Vilmos után németből ford. Károly-Fehérvár, 1879.
  • Vezérkönyv a jubileumi teljes búcsú alkalmára. Gyula-Fehérvár, 1881.
  • Compendium Theologiae moralis. U. ott, 1903. (Ujfalusy-Tódor József tanár által).

Fonto[redakti | redakti fonton]