Jabberwocky
La Jabberwocky estas poemo, kiu aperas en Trans la spegulo, verkita de Lewis Carroll. Ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj absurdaj poemoj en la angla lingvo.
Tradukoj
Estas multe da Esperantaj tradukoj de Jabberwocky:
- Mark Armantrout: Ĝaberŭoko
- Marjorie Boulton: La Ĵargonbesto
- Jim Cool: Babeĉado
- William F. Orr: Jabervokado
- Donald Broadribb: Babilfrenzo
La unua strofo de la verko, en la traduko de Marjorie Boulton, komenciĝas tiel ĉi:
- La Ĵargonbesto
- Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
- en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
- mizaris la maldikdudelfoj,
- forfuraj ratjoj vaŭis.