Jabberwocky
Aspekto
| Jabberwocky | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| literatura verko | |||||
| Aŭtoroj | |||||
| Aŭtoro | Lewis Carroll | ||||
| Lingvoj | |||||
| Lingvo | angla lingvo | ||||
| Eldonado | |||||
| Eldondato | 1871 | ||||
| Ĝenro | sensenca verso • poezio | ||||
| |||||

Jabberwocky estas poemo, kiu aperas en Trans la spegulo, verkita de Lewis Carroll. Ĝi estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj absurdaj poemoj en la angla lingvo.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Estas multaj Esperantaj tradukoj de Jabberwocky:
- Mark Armantrout: Ĝaberŭoko
- Marjorie Boulton: La Ĵargonbesto
- Jim Cool: Babeĉado
- William F. Orr: Jabervokado
- Donald Broadribb: Babilfrenzo (havebla ankaŭ ĉi tie)
La unua strofo de la verko, en la traduko de Marjorie Boulton, komenciĝas tiel ĉi:
- La Ĵargonbesto
- Brilumis, kaj la ŝlirtaj melfoj
- en la iejo ĝiris, ŝraŭis;
- mizaris la maldikdudelfoj,
- forfuraj ratjoj vaŭis.
