Jakovlev Jak-3
Aspekto

La Jakovlev Jak-3 (ruse Як-3) estis nomo de unusideja soveta ĉasaviadilo el la Dua Mondmilito. Ĝi estis tutmetala aviadilo, planita inter 1941-44 kaj ekproduktita serie en 1944. La unua provflugo okazis en 1943. La produktado finiĝis en 1946.
Ĝi aperis fine de 1944 kiel Jak-3A, kun motoro VK-107A. Ĝi atingis la rapidon de 720 km/h ĉe 2984 kg-a starta maso.
Oni produktis el tiu 4848 aviojn dum la Dua Mondmilito. Kune kun Lavoĉkin La-7, Jak-3 estis ĉefa ĉasaviadilo de Sovetia aerarmeo inter 1944 kaj 1945.
Teknikaj datenoj
[redakti | redakti fonton]| Grando | Datenoj |
|---|---|
| Konstrujaro | 1943-1946 |
| Enverguro | 9,20 m |
| Longo | 8,46 m |
| Alto | 2,38 m |
| flugila surfaco | 14,85 m² |
| Malplena maso | 2.105 kg |
| Starta maso | 2.660 kg |
| Maksimuma rapido | grundoproksimo 570 km/h en alto de 4.000 m 651 km/h |
| Altiĝa tempo je alto de 5.000 m | 4,1 min. |
| Atingopovo | 710 km |
| Altiĝa pinto | 11.800 m |
| Armiloj | unu 20-mm-a MK ŜVAK aŭ unu 23-mm-a MK MP-23VV, du 12,7-mm-aj MP |
| Motoro | unu Klimov-a VK-105PF-Z |
| Povumo | starta povumo 912 kW |