Jambol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kupole kovrita merkatejo Bezisten en Jambol

Jambol (bulgare Ямбол) estas urbo en sudorienta Bulgario, apud rivero Tundĵa (Тунджа, latine Tonsus). La rivero ĉirkaŭfluas la malnovan urboparton je ties tri flankoj. La urbo situas 93 km de la Nigra Maro kaj estas la administra centro de samnoma provinco.

La urbo havas ĉ. 75.000 loĝantojn (2004).

Norde de la urbo situas Kabile – iama bronzepoka setlejo el la 2-a jarmilo a.K., grava regiona centro ĝis la 6-a jarcento.

Sur loko de Jambol staris la bizanca setlejo Diampolis inter la 11-a kaj 14-a jarcento. En la turka epoko (15-a ĝis 19-a jarcento) oni nomis la komunumon Jamboli. Pri tiu epoko memorigas ruinoj de moskeo.

la urba teatrejo

Dum la unua mondmilito, en Jambol troviĝis la plej suda militista Aerŝipa haveno de la germanaj armeaj fortoj.

Nun 10 km okcidente de Jambol situas la usona militista bazo de Besmer.

Esperantistoj