Saltu al enhavo

Japana horloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miriada Jara Horloĝo el 1851 de Tanaka Hisaŝige, kiu montras japanan horon kaj la daton.

Japana horloĝo (和時計 ŭadokei) estas mekanika horloĝo desegnita por indiki la japanan tradician horon. Mekanikaj horloĝoj estis enkondukitaj en Japanion de jezuitaj misiistoj kaj nederlandaj komercistoj en la deksesa jarcento. Tiuj horloĝoj estis lantern-formaj, tradicie faritaj el latuno aŭ fero, kaj uzis la relative primitivan ellasadon per bastono kaj pez-pendolo. Tokugaŭa Iejasu posedis lantern-forman horloĝon faritan en Eŭropo.

Nek la pendolo nek la kontraŭpeza risorto estis en uzo ĉe la tiamaj eŭropaj horloĝoj, sekve ili ne estis disponeblaj teknologiaĵoj dum la izoliĝisma periodo de la japana historio, kiu komenciĝis en 1641. Dum tiu periodo, la japanaj horloĝistoj devis labori per siaj propraj rimedoj, sen informo pri evoluoj rilate horloĝofaradon okcidentan. Ili tamen montris rimarkindan inĝeniecon por taŭgigi la eŭropan mekanikan teknologion pri horloĝofarado al japanaj horloĝoj.

Taŭgigi eŭropajn ideojn por tradicia horloĝofarado japana al japanaj horloĝistoj prezentis defion. La japana kutima tempomezurado postulis neegalajn horojn: po ses unuoj de tempo en la tago, de la sunleviĝo la sunsubiron, kaj en la nokto, de sunsubiro la sunleviĝon.

Tiel, la japanaj horloĝoj variis laŭ la sezonoj, ĉar la tagoj plilongas somere kaj plimallongas vintre. Male, eŭropaj mekanikaj horloĝoj indikas egalajn horojn, kiuj ne varias laŭ la sezonoj.

Plimulte de japanaj horloĝoj operaciis per pezarosistemo. Tamen, la japananoj ankaŭ konis, kaj foje produktis, perrisorte operaciitajn horloĝojn. Iuj japanaj risortaj horloĝoj estis faritaj por ke ili transporteblu; la plej malgrandaj estis de sama grandeco kiel la plej grandaj poŝhorloĝoj, kaj portataj de liaj posedantoj ene de Inrō-j.

Tradicia japana temposistemo

[redakti | redakti fonton]

La tipa horloĝo havis ses horojn numeritajn de 9 al 4, kiu sinsekvis inversen de tagmezo noktomezon; la numeroj 1 al 3 ne estis uzataj en Japanio pro religiaj kialoj, ĉar tiujn ĉi numerojn uzis budhismaj monaĥoj por alvoki je la preĝo. La horloĝo funkciis reen ĉar la unuaj japanaj horloĝistoj kutimis bruligi bonodorfumaĵon inversaorde. La tagiĝo kaj vesperiĝo estis do ambaŭ indikitaj kiel la sesa horo en la japana sistemo.

Ĉiu horo estis kunligita al iu japana zodiaksigno.

Komencante en sunleviĝo, la 6 tagaj horoj estas:

Signoj de la Zodiako Simboloj de la zodiako Japana Nombro Valoro Suna periodo
Leporo 6 sunleviĝo
Drako 5
Serpento 4
Ĉevalo 9 tagmezo
Ŝafo 8
Simio 7

Komencante en sunsubiro, la 6 noktaj horoj estas:

Signoj de la Zodiako Simboloj de la zodiako Japana Nombro Valoro Suna periodo
Virkoko 6 sunsubiro
Hundo 5
Pigo 4
Rato 9 noktomezo
Bubalo 8
Tigro 7

La problemo de variado de la horolongoj

[redakti | redakti fonton]

La japanaj horloĝoj uzis diversajn mekanismojn por montri la horoŝanĝon. La plej oportuna kielo estis per kolonohorloĝo, sur kiu tempo ne estis indikata sur la cirklaindikilo, sed sur indikilo alfiksita al pezo, kiu subiris en kondukilo. Tiuj indikiloj estis taŭgigeblaj laŭ la sezonoj por montri la longon de la tagoj kaj noktoj. Kiam la horloĝo estis difektita, la indikiloj povis esti forigitaj. Tiu ĉi facileco havis la bonecon esti sendependa de la horloĝo mem.

La uzado de cirklaindikiloj estis parto de eŭropa teknologio ricevita en Japanion, kaj ili devis esti adaptitaj por montri la japanan horon. Iuj havis multnombrajn cirklaindikilojn, kiuj estis anstataŭigeblaj laŭ la sezonoj. Por produkti tintantan horloĝon, horloĝistoj estis kutimitaj je sistemo kun du ekvilibroj, unu malrapida kaj unu rapida. La taŭga ellasilo ŝanĝis aŭtomate dum la tempo kuris. La Jarmilo Horloĝo estis desegnita en 1853 de Tanaka Hisaŝige uzante tiun mekanismon.

En 1873, la japana registaro adoptis la okcidentan regularon de horloĝofarado, kun horoj kiuj ne varias laŭ la sezonoj, kaj la gregorian kalendaron.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Japanese clock en la angla Vikipedio.