Japania pariso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La japania pariso[1] (latine Paris japonica) (japane: キヌガサソウ属, signifo de Kinugasasou estas „fondara planto”) estas plantospecio el familio melantiacoj (Melanthiaceae), genro Paris. Ĝia specifaĵo estas, ke el la ĝis nun esploritaj organismoj, ĝi havas la plej grandan genomon, kun ĉ. 150 miliardoj da bazaj paroj po ĉelo. Ĝi estas oktoploida (ĝi havas okoblon el ĉiu geno), verŝajne ĝi estas aloploiploida hibrido de kvar specioj. Ĝi havas 40 kromosomojn, kreskas en subalpaj regionoj de Japanio.

Ĝin sekvas - rilate al kvanto de la genaro - la etiopa pulmofiŝo (Protopterus aethiopicus), kun 130 miliardoj da bazaj paroj po ĉelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas plurjara planto, kun pigra kresko. Ĝi floras en julio, havas belajn, blankajn, stelformajn florojn, kiuj kreskas super ok tigaj folioj, formitaj en zono. Ĝi ŝatas la malvarmetan, ombrelan, humidan kreskejon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]