Jari
Jari | |
---|---|
vira persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Jari |

Jari estas finna vira antaŭnomo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Jari estas mallongigo, kiun kreis finna verkisto Jalmari Finne en sia propra antaŭnomo. La nomo Jalmari estas finna versio el la skandinava nomo Hjalmar, kiu signifas kaskkapan soldaton.
Populareco en Finnlando
[redakti | redakti fonton]En Finnlando la unua homo, kies oficiala antaŭnomo estis Jari, estis baptofilo de Jalmari Finne. Li naskiĝis en 1937. Jari fariĝis en Finnlando vere populara nomo en fino de la 1950-aj jaroj, kaj en la sekvanta jarcento ĝi estis en Finnlando la plej populara unua antaŭnomo. En la jaroj 1960–1968 ĝin ricevis ĉiujare pli ol 2000 personoj kiel unua antaŭnomo en Finnlando. En 1964 Jari ricevis nomtagon, la 20-a de majo, en Finnlando. En la finnlanda ortodoksa kalendaro la nomtago estas la 1-a de oktobro. La granda populareco de la nomo ne estis longa. Ĝi malkreskis multe jam en la 1970-aj jaroj, kaj en la 21-a jarcento oni en Finnlando vere malmulte donis ĝin.
Nova populareco en la beneluksaj landoj
[redakti | redakti fonton]En la 1990-aj jaroj jardeko la nomo komencis ricevi multajns multajn novajn portantojn en Nederlando, ĉar sukceso de la finna futbalisto Jari Litmanen (kiu ekde 1992 ĝis 1999 estis en la unua vira teamo de la nederlanda klubo Ajax Amsterdam kaj forte atentiĝis en la nederlandaj amaskomunikiloj) kaŭzis, ke oni komencis ŝati tiun nomon. Iom la nomo ricevis portantojn ankaŭ en Belgio pro Jari Litmanen.
Konataj portantoj
[redakti | redakti fonton]- Jari Isometsä (n. 1958), skiisto
- Jari Lindström, (n. 1965), politikisto
- Jari Litmanen (n. 1971), finna futbalisto
- Jari Sillanpää (n. 1965), furorkantisto
- Jari Tervo (n. 1959), verkisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]