Jaroslavo la Saĝa
Jaroslavo la 1-a la Saĝa (Jaroslav Mudrij) (ĉ. 978, Kievo - 20-an de februaro 1054, Kievo) (orienta slava: Ярослав Мудрый; kristana nomo: Georgo; atikva nordia lingvo: Jarizleifr) trifoje estis Granda Princo de Novgorodo kaj Kievo portempe kunigante ambaŭ princlandojn. Dum lia longa regado, la Kieva Regno atingis ĝian kulturan pinton kaj militistan potencon.