Jasiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasiro
vdr

Jasiro estas tabulludo por du ludantoj, kiu verŝajne originas de la tataroj aŭ la mongoloj. Malgraŭ la facilaj reguloj, oni bezonas sian tutan atenton por ludi.

La reguloj[redakti | redakti fonton]

La du ludantoj ludas per po kvin figuroj, kiuj (plej ofte estas ruĝaj kaj bluaj) havas du malsamajn flankojn. Ili devas tiel meti la pecojn sur la bazajn liniojn, ke la nemarkitaj flankoj estu supre.

La celo de la ludo estas okupi la bazajn kampojn de la kontraŭulo per minimume kvar figuroj (tamen ĉi tiu regulo faciligeblas al la komencantoj). La figuroj moviĝas laŭ la linioj, kiuj kunligas la kampojn. Se ies figuro moviĝas sur kampo ligiĝanta al tia kampo, sur kiu estas figuro de la kontraŭulo, la kontraŭulo rajtas preni tiun figuron, kaj la preninta figuro iĝas privilegia.

Post kiam iu prenis, ankoraŭ rajtas movi iun ajn el iliaj figuroj ien ajn, ĉar la prenado ne estas moviĝo en la jasiro.

Se unu el la ludantoj sukcesas okupi unu el la bazajn kampojn de la kontraŭulo per privilegia figuro, si rajtas interŝanĝi la privilegion por unu el siaj prenitaj figuroj, kiun si metas sur malplenan kampon de sia baza linio.

Neniu el la figuroj, kiuj okupis bazan kampon de la kontraŭulo, rajtas preni aliajn figurojn.

La tabulo[redakti | redakti fonton]

La tabulo havas 25 kampojn, kiuj estas ligataj de linioj, kaj la figuroj moviĝas kaj prenas laŭ ĉi tiuj linioj. La kampoj de la bazaj linioj estas markitaj. Malgraŭ la asimetrio de la linioj, ambaŭ flankoj de la tabulo estas same (mal)facilaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]