Jean-Baptiste Berlier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Jean-Baptiste Berlier.jpg
Tabulo pri Jean-Baptiste Berlier (1843-1911) kreinto de Kompanio Nord-Sud en Parizo

Jean-Baptiste BERLIER (naskiĝis en 1841[1] (aŭ 1843[2]) en Rive-de-Gier, mortis en 1911 en Deauville) estis franca inĝeniero kaj inventisto.

Genia aŭtodidakto, li sekvis kursaron de inĝeniero en École des Mines[3]. Li kreis interalie sistemon de « pneŭmatika » transsendo de kartoj-telegramoj en Parizo per pneŭmatika tubo. Li estis ankaŭ aŭtoro de la unua projekto de « subtera tramvojo » por Parizo, la nuna Metroo de Parizo. Li iniciatis kreon de la linio « Nord-Sud » (nuna linio n-ro 12) fare de Société du chemin de fer électrique souterrain Nord-Sud de Paris (Kompanio Nord-Sud) (1902).

Ekzistas strato Jean-Baptiste-Berlier en la 13-a arondismento de Parizo.

Referencoj

  1. Dictionnaire Larousse : Jean-Baptiste Berlier
  2. В «Энциклопедическом словаре Брокгауза и Ефрона» в качестве года рождения указан 1843-й.
  3. Astrid Fontaine. (2013) Le peuple des tunnels 1900-1930. Ginkgo, p. 400 j. ISBN 2846792127.

Bibliografio

Vidu ankaŭ