Jean-Baptiste Colbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Colbert

Jean-Baptiste COLBERT, en esperanto Johan-Baptisto Kolberto (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1619 – mortis la 6-an de septembro 1683) estis la ministro pri financoj de Francio ekde 1665 ĝis 1683, dum la reĝado de Ludoviko la 14-a. Li restis fama pro la plibonigo de la francaj manufakturoj, kaj pli ĝenerale ĉar li savis la francan ekonomion el probabla bankroto. Sed malgraŭ la penoj de Colbert, Francio kaj la Francoj fakte fariĝis pli malriĉaj, pro la ekscesa lukso de la reĝa kortego kaj pro la multaj militoj, kiuj okazis dum tiu periodo.

El inter la komercaj iniciatoj de Colbert, oni povas mencii la ekimportadon de vitro el Venecio kaj de teksaĵoj el Flandrio. Li ankaŭ fondis manufakturon de tapetoj en Beauvais, kaj estas rigardita kiel la kreinto de la franca komerca ŝiparo. La reformoj de Colbert favoris la aperon de merkantilismo, alinomita « kolbertismo » (colbertisme) en Francio kiel omaĝo al Colbert.

Colbert redaktis pli ol 150 ediktojn por reguli la tradiciajn profesiajn korporaciojn. Unu el tiuj ediktoj celis plibonigi la kvaliton de teksaĵoj.

Vidu ankaŭ