Jeanneke Pis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeanneke Pis
fountain statue
En TTT Oficiala retejo
Informoj
vdr

Jeanneke Pis (laŭsignife pisknabineto, aŭ pli prude nomebla "maltrinketulino"[1]) estas fontanfiguro en Bruselo, kiu prezentas knabinon kaŭre urinantan. Ĝi estas la komplemento de la same urinanta pli konata Manneken Pis el la jaro 1619.

La bronza statueto estas nur proksimume 50 cm alta kaj troviĝas en la Impasse de la Fidelité, malgranda sakstrato proksime de la Rue des Bouchers. La skulpturo, skulptita de Denis-Adrien Debouvrie (kiu mortis en 2008) sen historia fono kaj inaŭgurita en 1987, staras en malgranda kradfermita niĉo vidalvide de la bierkelo Delirium Tremens.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kvankam en la origina nederlanda formo la vortoradiko pis’ estas same vulgara kiel en Esperanto, do uzi la vorton ankaŭ en traduko tute adekvatas