Jenő Gönczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

GÖNCZI Jenő (goenci) estis hungara juristo, ekonomikisto, ŝtatsekretario naskita en Nagykároly la 23-an de decembro 1879 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de julio 1967.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jenő Gönczi havigis diplomon en Budapeŝto kaj li laboris en la Ministerio pri Religi- kaj Publikedukadafero. Li prelegis en la Orienta Akademio ekonomikon. Li publikis en la revuo Huszadik Század. En 1918 li estis en la registaro Károlyi ŝtatsekretario. Post la falo de la hungara sovetrespubliko oni malpermesis lin instrui kaj tial laboris kiel oficisto, lektoro kaj tradukisto. Li publikis studaĵojn literaturajn kaj sociologiajn en revuo Századunk. Poste 1945 li rericevis sian ŝtatsekretarian postenon. Li estis vicprezidanto de la Radikala Partio, inter 1948 kaj 1954 li estis redaktoro de la gazeto Közgazdaság.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Németország politikai szerkezete Bismarektól Hindenburgig (Bp., 1929)

Fonto[redakti | redakti fonton]