Jenő Pacsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jenő Pacsu [paĉu], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pacsu Jenő estis hungara (poste usona) kemiisto, profesoro. Lia baptonomo estis en Usono Eugene.

Jenő Pacsu [1] naskiĝis la 13-an de julio 1891 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de marto 1972 en Princeton.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Pacsu akiris diplomon, poste li doktoriĝis en Universitato de Budapeŝto en 1914. Komence li laboris en kemia instituto, ekde 1919 li instruis en la menciita universitato. En 1927 li estis nomumita privata profesoro. Post 2 jaroj helpe de stipendio li esploris en Marilando. Ekde 1930 li daŭre vivis en Princeton, kie li instruis en la universitato organikan kemion. En 1947 li estis nomumita universitata profesoro. Li pensiuliĝis en 1960.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vezérfonal a qualitatív és quantitatív chemiai analytikai gyakorlatokhoz (1921) - studenta lernolibro
  • Über die Verseifung acetylierter Zucker und verwandter Substanzen (kun Géza Zemplén 1929)
  • A turánóz acetyl- és acetózhalogén származékai (1931)
  • Advances in Carbohydrate Chemistry (1945)
  • Methods in Carbohydrate Chemistry (1963)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.