Joachim Gießner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Gießner

Joachim GießnerJoachim Giessner (23-a de decembro 1913 en Dresdeno25-a de novembro 2003 en Trippstadt, Rejnlando-Palatinato) estis germana fervojisto deĵorinta ĉe Germana Federacia Fervojo. Kiel esperantisto li konatiĝis mondoskale pro sia faka kaj kultura laborado.

Profesio kaj familio

Joachim Gießner komencis sian profesian karieron en la supermeza administra servo ĉe la tiama Germana Regna Fervojo. En majo 1933 li ekdeĵoris kiel inspektoro-aspiranto en la distrikto Dresdeno. Lia unua inspektora posteno estis de 1936 ĝis 1938 la lim-transira stacio Franzensbad (ĉeĥe: Františkovy Lázně). Poste li deĵoris kiel instruisto pri fervoja mastrumado en Dresdeno kaj la distrikto.

Dum la Dua Mondmilito li deĵoris kiel estro de la mastrumada fervoja servo en Francio kaj Pollando. Postmilite li laboris en la tiama reltrafika mastrumejo por la okcidenta regiono en Bielefeld. Ekde 1954 li estis stacia oficejestro en la urboj Brunsvigo kaj Elze kaj de 1966 ĝis 1978 staciestro en la urbo Herzberg am Harz.

Joachim Gießner edziĝis al Irene Löser la 11-an de Junio 1938, en sia hejma urbo Dresdeno. En 2003 la geedzoj povis festi sian „feran“ (65-an) nuptojubileon. Ili havis du filojn kaj unu filinon. Irene Gießner laboris inter 1970 kaj 2001 kiel jogo-instruistino en Herzberg, ŝi prizorgis belan natur-ĝardenon ĉe ilia domo kaj helpis al najbaroj kiel „plant-kuracistino“.

Post 34 jaroj kiel civitanoj de Herzberg la geedzoj translokiĝis en 2004 al maljunulejo en la Palatinata Arbaro (en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato), kie Joachim Gießner mortis unu jaron poste.

Esperanto-agado

Monumento honore al Joachim Giessner apud la fervoja stacio Herzberg am Harz
Monumento honore al Joachim Giessner apud la fervoja stacio Herzberg am Harz

Joachim Gießner interesiĝis pri la Internacia Lingvo en la jaro 1950 pere de la kultura grupo Esperanto de la Fervoja Sociala Organizo. Li fariĝis ties grava akcelanto kaj aplikanto. Li fondis Esperanto-grupojn en la urboj Bielefeld, Braunschweig, Elze kaj Herzberg. Laŭ lia iniciato la urbo Herzberg ekde 2006 portas la nom-aldonon „Herzberg – die Esperanto-Stadt“ (Herzberg – la Esperanto-urbo).

En Fervoja Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk) Joachim Gießner estis ĉef-komisiito pri Esperanto ekde 1953 ĝis la jaro 2000. De 1956 ĝis 2002 li estis prezidanto de Germana Fervojista Esperanto-Asocio (GEFA) kaj de 1968 ĝis 1990 ankaŭ prezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Li ekkonis, ke Esperanto – kiel ĉiu alia lingvo – ne nur servas al lingva interkompreniĝo, sed ke ĝi havas ankaŭ grandan kulturan valoron. Lia kontribuo por la Esperanto-kulturo estas la praktikata interpopola kompreniĝo en multaj germanaj kaj internaciaj kongresoj de fervojistoj kaj la Esperantigo de fervojaj fakaj tekstoj kaj de pli ol kvar cent kanto-tekstoj. Li prelegis pri fakaj temoj kaj verkis interalie Esperanto-lernolibron por turkoj. Li disvolvis specialan metodon por la tradukado de tekstoj el ĉiuj lingvoj en Esperanton kaj li utiligis tiucele siajn kontaktojn al Esperantistoj parolantaj la koncernajn naciajn lingvojn.

Menciinda estas ankaŭ lia traduko de la libro „La lastaj infanoj de Odrovalo“ (Die letzten Kinder von Schewenborn) verkita de Gudrun Pausewang. La libro temas pri la tempo de Malvarma Milito kaj la danĝero de atommilito, kaj ĝi estis tradukita eĉ en la ĉinan lingvon.

Frue li jam kontaktis kun Esperantistaj fervojaj kolegoj en la tiutempe ankoraŭ socialismaj landoj en orienta Eŭropo, ne kaŝante sian kritikan opinion. Liaj kontaktoj al homoj en tiuj landoj helpis al li post la disfalo de la orient-eŭropaj socialismaj reĝimoj, kiam li sukcesis gajni kiel novajn membrojn por F.I.S.A.I.C. (Fédération Internationale des Sociétés Artistiques et Intellectuelles de Cheminots = Internacia Fervojista Kultura Federacio) la fervojistajn organizojn de Rumanio, Bulgario, Ĉeĥio kaj Slovakio.

Honorigoj

  • 1970 Li ricevas la Oran Medalon de la Internacia Fervojista Kultura kaj Libertempa Asocio (F.I.S.A.I.C.).
  • 1984 La Federacia Respubliko Germanio donas al li la Federacian Meritkrucon.
  • 1985 Li estas distingata per la merit-medalo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
  • 1990 Li fariĝas Honora Prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).
  • 1995 Li fariĝas Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
  • 2008 IFEF, la germana fondaĵo Fervoja Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk) kaj la urbo Herzberg starigas al li monumenton antaŭ la stacidomo de Hercbergo.
  • Por 2013, je lia centa naskiĝo-tago, la urbo Herzberg am Harz planas nomi straton laŭ li.
  • En la Interkultura Centro Herzberg (ICH) memorigas daŭra ekspozicio je li.


Publikaĵoj

  • Biz Esperanto öğreniyoruz, Esperanto-lernolibro por turkoj, registraĵo en UEA-katalogo
  • Internacia Fervojista Esperanto Federacio : historio. 1909 - 1984, historia retrorigardo eldonita 1984 okaze de la 75jara jubileo de la fervojista Esperanto-Movado
  • Internacia Fervojista Esperanto Federacio : historio. Kompletiga suplemento pri la jaroj 1984 - 1999, daŭrigo de la IFEF-Historio eldonita 1999 okaze de la 90jara jubileo de la fervojista Esperanto-Movado, registraĵo en UEA-katalogo
  • La lastaj infanoj de oldrovalo, traduko el la germana de infanlibro pri atommilito (Gudrun Pausewang: Die letzten Kinder von Schewenborn)
  • Herzberg - La Esperanto-urbo kantas, du kompaktdiskoj kun popolaj kaj artaj kantoj en la traduko de Joachim Giessner
  • Pliaj verkoj kaj fotoj en la kolekto de IEMW



Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1914" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Giessner, Joachim".