Johann Heinrich Tischbein la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Tischbein la Maljuna; memportreto ĉ. 1770
Artemisia, 1775

Johann Heinrich TISCHBEIN (la Maljuna; naskiĝinta la 3-an de oktobro 1722 en Haina, mortinta la 22-an de aŭgusto 1789 en Kaselo) estis germana pentristo kaj unu el la plej gravaj portretistoj de la 18-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis li la plej talenta ano de la dum kvar generacioj estinta artista familio de la Tischbein-oj kiu kunfondis la Artan altlernejo de Kaselo. Tie li ankaŭ instruistis kaj laŭmode iĝis protagonisto de la frua klasikismo. Li estis kortega pentristo Kasele farante ĉefe portretojn sed ankaŭ bildigante mitologiajn kaj historiajn scenojn kaj pejzaĝojn. Ankaŭ religiaj temoj ne mankis. Sume li kreis pli ol tri centoj da verkoj kaj lertege kapaglis pentri virinojn.

Estante filo de bakisto li trejniĝis pentriste inter 1736 kaj 1741 Kasele ĉe la vandtapiŝa plibeligisto Zimmermann kaj ĉe Johann Georg von Freese. Poste li laboris por flankaj kortegoj. En 1743 ebligis stipendio de grafo Johann Philipp von Stadion iron al Parizo kie Tischbein disĉiplis ĉe Carle van Loo. En 1749 vojaĝis li Venecion al Giovanni Battista Piazzetta antaŭ restadon en Romo en 1750/51. En 1753 venis lia nomumiĝo je kortega pentristeco fare de landgrafo Vilhelmo la 8-a (Hesio-Kaselo). Ĉi-tempe ekis la laboradoj ĉe la landgrafa somerkastelo Wilhelmsthal apud Calden: en ĝi admireblas 66 verkoj de li kaj la t.n. galerio de belulinoj.[1] Dum la okupado de la francoj li troviĝis diversloke (inter 1756 kaj 1762). En 1762 fariĝis li profesoro ĉe la nove fondita akademio Collegium Carolinum en Kaselo. Intertempe pasigis li tempon ĉe la t.n. ŝvaba ejo de la muzoj ĉe grafo Stadion je Kastelo Warthausen.

Danke al amikeco kun Friedrich Gottlieb Klopstock kaj frato kiu mallonge restadis en Hamburgo li ankaŭ havis rilatojn kun Norda Germanujo. En oktobro 1756 nuptis li filinon de kancelaria sekretario, Marie Sophie Robert; post ties morto (1759) Tischbein edzinigis en 1763 sian bofratinon Anne Marie Pernette (kiu la sekvintan jaron jam forpasis). Kiel la nevo Johann Friedrich August li estis membro de la framasonisma loĝio Zum gekrönten Löwen en Kaselo.

Inter la plej konataj bildoj estas Artemisia por kio modelis Auguste Reuß zu Ebersdorf.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Auferstehung (1763), altara bildo por ĉefpreĝejo Sankta Mikaelo (Hamburgo); forbrulis en 1906
  • Verklärung Christi (1764), por la kasela kirko Lutherische Kirche am Graben
  • Passions- und Himmelfahrtszyklus (1778) por la katolika Elizabeto-kirko de Kaselo (partoj nuntempe en la katedrala muzeo de Fulda kaj en la nova Elizabeto-kirko
  • Kreuzabnahme kaj Himmelfahrt (1787), por la Jakobo-kirko de Stralsund
  • Christus am Ölberg (1788), Monaĥejo Haina
  • Selbstbildnis mit seiner ersten Frau
  • Bildnis der Schauspielerin Evérard
  • Bildnis der Dichterin Philippine Engelhard
  • Der Landgraf Friedrich II.
  • Allegorie zur Gründung der Kasseler Akademie
  • Hercules and Omphale
  • Maifest bei Gut Freienhagen
  • Familie Timmermann, tolaĵe, 91,5 × 118 cm (interrete)

Ekspozicioj pri Tischbein[redakti | redakti fonton]

  • 1989/1990 Kaselo: Johann Heinrich Tischbein d. Ä. (1772–1789)
  • 2005/2006 Kaselo: 3 x Tischbein
  • 2022 Kastelo Fasanerie en Eichenzell: Tischbein – Meisterwerke des Hofmalers

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Friedrich Engelschall: Johann Heinrich Tischbein, ehemaliger Fürstlich Hessischer Rath und Hofmaler, als Mensch und Künstler dargestellt. Raspesche Buch- und Kunsthandlung, Nürnberg 1797 (interrete).
  • Anna-Charlotte Flohr: Johann Heinrich Tischbein d.Ä. (1722–1789) als Porträtmaler. Mit einem kritischen Werkverzeichnis. Tuduv-Verlagsgesellschaft, München 1997.
  • Schrader, Karin, "Tischbein, Heinrich der Ältere". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 300-302 (tie ĉi interrete)
  • Petra Tiegel-Hertfelder: „Historie war sein Fach“. Mythologie und Geschichte im Werk Johann Heinrich Tischbeins d. Ä. (1722–1789) (=Manuskripte für Kunstwissenschaft in der Wernerschen Verlagsgesellschaft, 49). Wernersche Verlagsgesellschaft, Worms 1996, ISBN 978-3-88462-948-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fabian Fröhlich: Wo ungestört der Lenz regiert. Schloss Wilhelmsthal bei Calden. Eldonis Museŭmslandschaft Hessen Kassel kaj Michael Eissenhauer (=Monografische Reihe, 21). Kassel 2007, ISBN 978-3-422-02144-0.