Johann Nepomuk Hummel
Johann Nepomuk Hummel | |
---|---|
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Johann Nepomuk Hummel |
Naskiĝo | 14-a de novembro 1778 en Bratislavo, Slovakio |
Morto | 17-a de oktobro 1837 en Weimar |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • pianisto • koncertmajstro • muzikinstruisto |
Johann Nepomuk Hummel (n. 14-an de novembro 1778, Bratislava – m. 17-an de oktobro 1837, Weimar) estis aŭstria muzika komponisto, pianisto, kapelestro ka pedagogo.
Lia patro estis tetra kapelestro en Bratislava kaj en Vieno. Hummel estis lernanto de F. P. Rigler en Bratislava, 1785 - 1787 de Wolfgang Amadeus Mozart en Vieno, kiu estis lia kunloĝanto kaj kiu instruis lin senpage.
Li agadis certan tempon kiel sekvanto de Franz Joseph Haydn en Eisenstadt, poste en Stuttgart kaj en Weimar.
Hummel famiĝis pro brilanta ludo kaj improvizado.
Krom multnombraj komponaĵoj por piano (sonatoj, variaĵoj, rondoj, fantazioj kaj pianaj koncertoj) li verkis ankaŭ kamerajn komponaĵojn, operojn, kantatojn kaj mesojn. Liaj proksimume 130 komponaĵoj karakterizas sin pli prefere per virtuoza bravureco kaj ludemo kiel senta profundaĵo.