John Ĉo
John Ĉo - angle John Yohan Cho - (naskiĝis la 16-an de junio 1972 en Seulo) estas usona aktoro de sudkorea deveno. Li konatiĝis per la tri kinejaj filmoj American Pie (1999, 2001 kaj 2003) kaj per la filmo Harold & Kumar.
Biografio
En la jaro 1978, kiam John Ĉo estis ses-jara, lia familio elmigris de Sudkoreio al Los-Anĝeleso (Usono). En 1996 li finis sian edukon per diplomo pri anglistiko en la universitato de Kalifornio en Berkeley, proksime de San-Francisko. Dum iom da tempo li estis instruisto pri la angla lingvo en mezernejo de la filmstudia urbo Hollywood proksime de Los-Anĝeleso.
Listo de filmoj (elekto)
- 1997: Tomorrow never dies
- 1997: Shopping for Fangs
- 1999: American Beauty
- 1999: Bowfinger's big number
- 1999: American Pie 1
- 2000: The Flintstones in Viva Rock Vegas
- 2001: American Pie 2
- 2001: Evolution
- 2001: Down to Earth
- 2001: Delivering Milo
- 2001: Pavilion of Women
- 2002: Better Luck Tomorrow
- 2002: Solaris
- 2003: American Pie 3
- 2004: Harold & Kumar
- 2004: See This Movie
- 2005: Kitchen Confidential
- 2006: American Dreamz
- 2006: Bickford Shmeckler's Cool Ideas
- 2007: West 32nd
- 2007: How I Met Your Mother (sezono 3, epizodo 6, en la rolo de Jeff Coatsworth)
- 2008: Harold & Kumar Escape from Guantanamo Bay
- 2009: Star Trek XI (en la rolo de Hikaru Sulu)