John Heartfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1971, MiNr 1646.jpg
Portreto en poŝtmarko

John HEARTFIELD (naskiĝinta 19-an de junio, 1891 - mortinta 26-an aprilo, 1968) estas la angligita nomo de la germana artisto de muntita foto, Helmut Herzfeld. Li elektis nomi sin Heartfield en 1916, por kritiki la rabian naciismon kaj kontraŭ-Brita sentimento en Germanio dum la Unua Mondmilito.

Kariero

En 1918 Heartfield komenciĝis ĉe la Berlina Dada sceno, kaj la Komunista Partio de Germanio. Li estis forsendita de la filmo-servo Reichswehr pro lia subteno de la striko, kiu sekvis la murdoj de Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg. Kun George Grosz, li fondis la satiran magazinon Die Pleite. Post li konatiĝis kun Bertolt Brecht, kiu havus profundan influon sur lia arto, Heartfield evoluigis muntitan foton en formon de politika kaj arta reprezento. Li laboris por du komunistaj eldonaĵoj - la ĉiutaga Die Rote Fahne, kaj la ĉiusemajna Arbeiter-Illustrierte-Zeitung (AIZ).

En 1933, post la Nazioj enpotenciĝis en Germanio, Heartfield translokiĝis al Ĉeĥoslovakio, kiel li kontinuis sian laboradon kun muntita foto por la AIZ (kiu estis eldonita en ekzilo); en 1938, timante germanan kaperon de lia gastiganta lando, li foriris por Anglio. Li setlis en Orienta Germanio kaj Berlino post la Dua Mondmilito, en 1954, kaj laboris proksime kun teatraj direktoroj kiel Benno Besson kaj Wolfgang Langhoff ĉe Berliner Ensemble kaj Deutsches Theater.

En 2005, Tate Britain havis ekspozicion de liaj artaĵoj de muntita foto.

Verkoj

Liaj muntitaj fotoj satirantaj Adolf Hitler'on kaj la Naziojn ofte subfosis naziajn simbolojn kiel la svastiko por sapei ilian propagandan mesaĝon.

Unu el liaj pli famaj artaĵoj, farita en 1935, estas titolita Hurrah, die Butter ist Alle! ("Hura, la Butero estas Finita!") Ĝi estis eldonita sur la antaŭa paĝo de la AIZ en 1935. Satiro de la estetikoj de propagando, la muntita foto montras familion ĉe kuirejan tablon, kiel proksima portreto de Hitler pendas kaj la murpapero estas kovrita je svastikoj. La familio - patrino, patro, maljunulino, junulo, bebo, kaj hundo - provas manĝi fragmentojn de metalo, kiel ĉenoj, biciklaj direktiloj, kaj fusiloj. Malsupre, la titolo estas skribita en grandaj literoj, kune kun citaĵo de Hermann Goering dum mankoj de manĝaĵoj. Tradukita, la citaĵo legiĝas: "Fero ĉiam fortigis nacion, butero kaj lardo nur dikigis homojn." Tiu bildo ankaŭ servis kiel la inspiro por la kanto "Metal Postcard (Mittageisen)" de Siouxsie & the Banshees; la kanto estis reregistrita en la germana kaj ellasita kiel unuopo kun la verko de Heartfield kiel la bindaĵa arto.