John Stevens Henslow
John Stevens Henslow (6a Februaro 1796 – 16a Majo 1861) estis angla pastro, botanikisto kaj geologo. Li estas memorigita kiel amiko kaj instruisto de Charles Darwin.
Li naskiĝis ĉe Rochester kaj edukiĝis ĉe la St. John's College, Kembriĝo, kie li gradiĝis en 1818. Li montris dekomence grandan intereson por natura historio kio plialtiĝis kiam li akompanis Sedgwick en 1819 dum veturo al la Insulo Wight kie li lernis sian unuan lecionon pri geologio.