Jolán Bonyháti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

BONYHÁTI Jolán [pr. bonjha:ti] estis rumanuja hungara redaktorino, bibliografino naskiĝinta en Olthévíz la 14-an de aŭgusto 1908 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de januaro 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bonyháti ekde 1944 redaktis la gazeton Szabadság en Odorheiu Secuiesc, poste ŝi estis kunlaborantino de la hungaraj elsendoj de radioj de Bukareŝto kaj Kluĵo. Inter 1948-68 ŝi gvidis la sekcion por nacimalplimultoj de Literatura kaj Ŝtata Eldonejo (pli poste Literatura Eldonejo). Ŝi kunmetis bibliografiojn pri verkoj de poeto Ernő Salamon (1966), de verkisto István Asztalos (kune kun Gusztáv Abafáy, 1967) kaj de revuo Korunk (poemaro, 1932-40) (1967).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon