José Eduardo dos Santos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Eduardo dos Santos

José Eduardo dos Santos (n. la 28-an de aŭgusto 1942) estas la prezidanto de Angolo.

Biografio

Je la 20a de septembro 1979 li fariĝis posteulo de Agostinho Neto. Ĉe la unuaj balotoj kun diversaj partioj en la jaro 1992 li ne gajnis la plimulton, sed la gvidanto de la Unita, (Unio por la totala sendependeco de Angolo / União Nacional para a Independência Total de Angola), Jonas Savimbi ne partoprenis la duan balotan rondon. Tiel dos Santos de facto ne estis elektita prezidanto.

En la jaro 2001 li diris ke li retiriĝos, se en la jaro jam estas paco. En decembro 2003 li reelektiĝis kiel estro de la MPLA, do de la Popola Movado por la Liberigo de Angolo (portugale: Movimento Popular de Libertação de Angola), kiu dum multe da jaroj estis la kontraŭulo de la UNITA en popola milito. Je la 5a de septembro li estis kandidato de la partio ĉe la balotoj. La MPLA en la balotoj sukcesis havi entute 82 % de la voĉoj.