José Gálvez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Gálvez, marqués de Sonora

José GÁLVEZ (n. 1720. Vélez-Málaga, Hispanio – m. 1787. Aranjuez), estis hispana kolonia ĉefoficisto kaj konatas precipe pro sia agado en Nov-Hispanio (Meksiko) kiel ĉefinspektoro (visitador general) inter 1765–71.

Oni ligas al lia nomo la traorganizon de la imposta sistemo, enkonduko de la ŝtata tabakmonopolo, reorganizado de la defenda sistemo de la subreĝlando ĉe la norda limo, konkero de Supra-Kalifornio.

Post finiĝo de sia komisio, li proponis pluajn administrajn kaj trezorejajn reformojn, el kiuj oni realigis la plej gravan proponon en 1786 pri la intendaturo.

Oni nomumis lin en 1775 ministero erspondeca pri la indianaj aferoj kaj li ricevsi la titolon markizo De la Sonora en 1785.