José Zorrilla y Moral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Zorilla y Moral

José Zorrilla y Moral (n. 21-an de februaro 1817. Valladolid, Hispanio – m. 23-an de januaro 1893. Madrido) estis hispana poeto kaj dramoverkisto, elstara figuro de la hispana nacia romantiko. Liaj verkoj estis tre popularaj, lia stilo estis modeldona por la hispanaj literaturaj posteuloj.

Li studis juron en Toledo kaj Valladolid, sed ĉesigis la studadon kaj veturis al Madrido, por dediĉi sin al la literaturo. Li famiĝis en 1837 je unu bato, kiam li deklamis sian elegion dum entombigo de Mariano José de Larra. Li vivis ekde 1855 ĝis 1866 en eksterlando, postlasante la edzinon kaj la financajn zorgojn. Dum tiu tempo li verkis multe, sed finance ne boniĝis lia situacio. Oni deklaris lin en 1889 poeto de la nacio kaj li ricevis pension.

Li verkis facile, ŝatis improvizi. Komence li sukcesis per legendoj, kiuj okazas en la fora pasinto kaj rakontas ekzotajn historiojn.

Verkoj

  • Cantos del trovador (1841)
  • Don Juan Tenorio (1844), versa dramo, plej granda sukceso (traduko al Esperanto de Lluís Mimó Epinalt en 1981)