Josef Mysliveček

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Josef MYSLIVEČEK (naskiĝis en Prago la 9-an de marto 1737, mortis en Romo, Italio, la 4-an de februaro 1781) estis ĉeĥa komponisto.

Mysliveček naskiĝis en Prago. Li studis ĉe F. Habermann kaj J. Seger. En Italio li akiris la nomojn Il divino Boemo ("dia ĉeĥo") kaj Venatorini ("Ĉasisteto"), kiu estas traduko de lia ĉeĥa nomo. Plej sukcesa li estis en kreado de operoj, da kiuj konserviĝis trideko. Li aktivis en Napolo, Bologna, Vieno, Munkeno. Ŝatis lin ankaŭ la juna Wolfgang Amadeus Mozart. Plie li postlasis simfoniojn, uverturojn, koncertojn, piankomponaĵojn.

Mysliveček mortis en 1781 en Romo.

Listo de verkoj

Operoj

  • Bellerofonte
  • Il Demofoonte
  • Montezuma
  • Il Gran Tamerlano
  • Ezio
  • Armida
  • Olimpiade
  • Medonte

Literaturo

Freeman, Daniel E. Josef Mysliveček, "Il Boemo": the Man and His Music. Sterling Heights, Mich.: Harmonie Park Press, 2009.

Eksteraj ligiloj

Sondosieroj

Muzikaj videodosieroj