Josef Strauss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Strauß

Josef Strauß [jozef ŝtraŭs], aŭstra komponisto, naskiĝis en Vieno la 22-an de aŭgusto 1827, mortis la 21-an de julio 1870, estis filo de Johann Strauß (patro); unue li laboris kiel inĝeniero, poste li dediĉis sin al la muziko kaj anstataŭis ofte sian fraton Johann Strauß (filo). Kune kun sia frato li komponis la muzikaĵon "Pizzicato Polka" (Pinĉado Polko). Li verkis preskaŭ 300 valsojn, polkojn, mazurkojn kaj kvadrilojn. La plej konataj estas "Dorfschwalben aus Österreich" (Vilaĝhirundoj el Aŭstrio), "Delirien" (Deliroj), "Sphärenklänge" (Sferaj Sonoj) kaj "Transaktionen" (Transakcioj). Lian valson "Dynamiden" (Dinamidoj) citas komponisto Richard Strauss en sia opero "Der Rosenkavalier" (La Rozokavaliro).