Jozef Ruttkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jozef Ruttkay (naskiĝis la 9-an de junio 1922 en Vrútky) , slovaka Esperantisto, funkciulo, organizanto. Esperantisto ekde 1947. Li estis kunfondinto de Esperanto-rondeto en Liptovský Mikuláš en la jaro 1948. Kune kun Alojz Lutonský li estis inicianto por nomigo de hotelo Esperanto en Pribylina . Li estis de 1964 ĝis 1987 prezidanto de Esperanto-rondeto (poste klubo) en Liptovský Mikuláš funkcianta ĉe Muzeo de Janko Kráľ. Dum fonda kongreso de AE SSR en 1969 li estis unu el ĉefaj kunorganizantoj. Vivas en Liptovský Mikuláš.