Judit-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Judit-ponto situis norde de la hodiaŭa praga Ponto de Karolo, oni konstruis ĝin inter 1158-72, dum regado de Vladislavo la 1-a. Oni nomumis la ponton laŭ edzino de la reĝo. La ponto estis la unua ŝtona ponto sur la Vultavo kaj la tria ŝtona ponto en Mez-Eŭropo post la ponto sur Elbo de Drezdeno, kaj ppost la regensburga danuba ponto.

La ponto longis 520 metrojn kaj larĝis 6,8m.

La ponton detruis la inundo de 1342, postrestis nur la bordaj turoj. La etflanka turo apud la turo de la Karola ponto estas ankaŭ hodiaŭ videbla, la malnovurba turo estis enkonstruita en konstruaĵojn sur ties iama loko. La unua arko de la ponto kaj iu barba ulo sur tiu estas videbla eĉ hodiaŭ (verŝajne Kristo sur tuko de Veroniko).