Junono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Reĝino Juno" sur monero

Junono estis la edzino de Jupitero. Simila al Hera de la greka panteono, ŝi estis la reĝino de la romiaj gedioj. Simila al Hera, kiu ĵaluzas pri la malfidela Zeŭso, Junono ĵaluzas pri la malfidela Jupitero.

Junono estis la protektanto kaj konsilanto de la Romia Ŝtato. Junonon kultis precipe la virinoj. Ŝia festivalo nomiĝis Matronalia (de la matronoj).

Kiel ĉefdiino, Junono donis sian nomon al la monato Junio.

Vidu ankaŭ