Jurisprudenco (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭropunia jurisprudenco estas la juĝdecidaro de la juĝejoj de Eŭropa Unio, nome:

Tamen, oni bone notu, ke la ordinaraj, unuainstancaj juĝistoj pri la eŭropunia juro estas la naciaj juĝistoj mem. Okaze de individuaj juĝrimedoj la eŭropuniaj juĝistoj intervenas nur apelacie -- tamen ili intervenas unuainstance okaze de juĝrimedoj far membroŝtato aŭ europunia institucio.

La celo de la eŭropunia juĝistaro estas duobla: interpreti kaj apliki la eŭropunian juron. Tiucele la eŭropuniaj juĝistoj agadas rilate kontrolon kaj konstruon. Krome, la eŭropunia jurisprudenco efikas al la naciaj juĝistoj.

Kontrola agado[redakti | redakti fonton]

Per iuj konfliktaj kaj nekonfliktaj juĝrimedoj la eŭropunia juĝistaro priatentas, ke la eŭropunia juro estu aplikata homogene en ĉiuj membroŝtatoj.

Konstrua agado[redakti | redakti fonton]

La eŭropunia juĝistaro eltrovas plurajn principojn necesajn por la konstruado de la eŭropunia, komunuma sistemo, kaj kiujn ne entenis la bazaj traktatoj. Inter ili estas ĉefe:

  • la principo de rekta aplikado de la eŭropunia juro;
  • la principo de superrego de la eŭropunia juro.

Tiujn principojn eltrovas la juĝistaro, rezonante surbaze de la celoj de la traktatoj. Tian rezon-metodon oni nomas laŭcela rezonado.

La konstrua kontribuo de la juĝistaro konsistas el tio, ke per sia rezonado la juĝistaro donas eblojn plivastigi la agosferon de Eŭropa Unio. Tiukadre ili ekzemple starigis la teorion pri la implicaj povoj, nome:

malgraŭ la malesto de eksplicite donitaj povoj, la supera organismo povu kalkuli pri rimedoj, kiuj estas por ĝi necesaj aŭ nemalhaveblaj por plenumi sian celon.

Efiko al la naciaj juĝistoj[redakti | redakti fonton]

La eŭropunia jurisprudenco efikas kaj influas la proprajn jurisprudencojn de la naciaj juĝistoj.

Ekzemple, en Francio la superaj juĝejoj (la Kasacia Kortumo kaj la Ŝtata Konsilio) finfine -- post hezitoj kaj malentuziasmoj -- kongruigis siajn jurisprudencojn kun la eŭropunia:

  • en 1975 kaj 1989 ambaŭ francaj juĝejoj rezignis pri sia tradicia principo de superrego de la nacia leĝaro, lau kiu ĉiu posta nacia leĝo superis ĉiajn ajn internaciajn aktojn (i.a. la eŭropuniajn traktatojn);
  • antaŭe la Ŝtata Konsilio (supera juĝejo pri administracia juro) rifuzis al la individuoj la rajton kontesti administracian decidon surbaze de eŭropa direktivo, kiu estis ne aŭ mise transkribita en la nacian jurordon. Sed en juĝdecido de 1974 la Eŭropa Justica Kortumo decidis, ke la individuoj rajtas postuli rajtojn agnoskitajn de direktivo, eĉ se tiun ĉi la membroŝtato mistranskribis en sian internan jurordon. De tiam la franca Ŝtata Konsilio rezignis pri sia antaŭa jurisprudenco, kaj adoptis la opinion de la eŭropunia juĝistaro.