Saltu al enhavo

József Fülepp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FÜLEPP József (fylep) estis hungara juristo pri minado, korespondanta ano de MTA, patro de Kálmán Fülepp. Li naskiĝis en 1786 en Miskolc kaj mortis la 17-an de julio 1847 en Temeŝvaro.

József Fülepp estis la jura reprezentato de minadasocio de Oravicabánya, ano de minadtribunalo de distrikto Banat. Pro liaj meritoj de hungarigo de la minada faklingvo István Széchenyi rekomendis lin ano de akademio. Sian mineralkolekton li lasis al sekcio de naturscienco de la MTA.