József Zalár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Zalár
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1825 (1825-08-28)
en Gyöngyös
Morto 19-an de junio 1914 (1914-06-19) (88-jaraĝa)
en Eger
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József ZALÁR [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalár József estis hungara poeto, membro de Societo Petőfi.

József Zalár naskiĝis [1][rompita ligilo] kiel Hízli József la 28-an de aŭgusto 1825 en Gyöngyös. Li mortis la 19-an de junio 1914 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Zalár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste pristudis filozofion kaj teologion en Eger. Lia debuta poemo aperis en 1846. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, poste li konatiĝis kun Mihály Tompa, Sándor Vachott kaj Károly Szász. Baldaŭe li iris al Pest (urbo), kie li ĵurnaladis. En 1861 li iĝis notario departementa. Dum verkado li uzis pseŭdonomojn Hunfi, Halmai, Fenyér.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szabadságdalok (Kantoj pri la libereco) 1849
  • Zalár költeményei 1855 - poemaro
  • A honvédvilágból 1898 - poemoj pri la liberecbatalo
  • Zalár József költeményei 1902 - kolektitaj poemoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]