Saltu al enhavo

Sándor Vachott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Vachott
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1818 (1818-11-17)
en Gyöngyös
Morto 9-an de aprilo 1861 (1861-04-09) (42-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis per Psikozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/1-1-1 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sándor Vachott
Familio
Gefratoj Imre Vahot kaj Kornélia Vahot (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mária Csapó (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
advokato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor Vachott [ŝAndor vahot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vachott Sándor estis hungara verkisto, poeto, advokato, membro de Hungara Scienca Akademio, membro korespondanta de Societo Kisfaludy. Lia frato estis Imre Vahot.

Sándor Vachott naskiĝis la 17-an de novembro 1818 en Gyöngyös. Li mortis la 9-an de aprilo 1861 en Pest (urbo).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Vachott lernis komence en sia naskiĝurbo, poste en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). En 1838 li eklaboris kiel juristo, dume li poemadis. En 1841 li iris al urbo Pest, kie li okupiĝis precipe pri literaturo. En 1843 li edziĝis, post 2 jaroj li iris al Tápiósáp. Dum la revolucio li estis sekretario de Lajos Kossuth, tial baldaŭe li estis kondamnita je malliberejo, kie li freneziĝis.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Vachott Sándor versei (Poemoj de Sándor Vachott) 1846
  • Erzsébet Báthory 1847 - historia prozo
  • Vachott Sándor összes költeményei (Ĉiuj poemoj de Sándor Vachott) 1856
  • Vachott Sándor költeményei (Poemoj de Sándor Vachott) 1869