Imre Vahot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Imre Vahot, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vahot Imre estis hungara juristo, dramisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis vachottfalvi. Lia frato estis Sándor Vachott.

Imre Vahot [1] naskiĝis kiel Vachott Imre la 25-an de februaro 1820 en Gyöngyös. Li mortis la 11-an de februaro 1879 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Vahot frekventis lernejojn komenence en sia naskiĝurbo, poste en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li debutis jam en 1837. En la sekva jaro li translokiĝis al Pest (urbo), kie li frekventis universitaton. En 1839 li rondvojaĝis en Habsburga Imperio kaj Prusio. Hejmenveninta en 1840 li redaktis diversajn revuojn. Li estis la unua, kiu malkovris talenton de Sándor Petőfi, kies poemojn li aperigis en la revuoj. Inter 1857-1862 li redaktis gazeton Napkelet.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zách nemzetség (1841) - tragedio
  • Még egy tisztújítás (1845) - komedio
  • Vándorórák (Migraj horoj), (1859) - gvidlibro precipe pri la nuntempa Italio
  • Budapesti Kalauz (1864)
  • Vahot Imre emlékiratai (1880) - memuaro postmorte
  • Petőfi Sándor élete és művei (Vivo kaj verkoj de Sándor Petőfi), (1884)

Fontoj[redakti | redakti fonton]