Jökulfirðir
Aspekto
Jökulfirðir | ||
---|---|---|
Akvejo | Atlantiko | |
Termaso | Vestfirðir | |
Geografia situo | 66° 15′ 0″ N, 22° 34′ 0″ U (mapo)66.25-22.566666666667Koordinatoj: 66° 15′ 0″ N, 22° 34′ 0″ U (mapo) | |
Jökulfirðir estas grupiĝo de 5 fjordoj en Islando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jökulfirðir situas en la okcidenta parto de Islando. Ĝi estas parto de la duoninsulo Vestfirðir, kiu konsideriĝas unu el la ok regionoj de Islando (islande plurale landsvæði, singulare landsvæðið), kaj same estas parto de la Atlantiko.
La kvin fjordoj en la duoninsulo Hornstrandir, la plej nordokcidenta parto de la duoninsulo Vestfirðir, estas
- Hesteyrarfjörður (en Esperanto fjordo de ĉevala sablejo)
- Veiðileysufjörður (en Esperanto fjordo sen fiŝkaptado)
- Lónafjörður (en Esperanto laguna fjordo)
- Hrafnsfjörður (en Esperanto korva fjordo), la plej orienta fjordo
- Leirufjörður (en Esperanto argila fjordo), la sola fjordo ĉe la suda bordo