Kálmán Jócsák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

JÓCSÁK Kálmán (pr. jo:ĉa:k ka:lma:n) estis rumania kaj hungara socialdemokrata politikisto, muelisto naskita en Szatmárnémeti la 22-an de decembro 1876 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de aprilo 1948.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Jócsák laboris en muelejindustrio, de 1899 li patroprenis en la laborista movado, li estis sekretario de 1904 de la libera sindikato de fervojistoj, de 1906 afergvidanta sekretario de la asocio de agrokulturistoj. Li estis gvidinto (1908) de la socialdemokrata partio de Újpest, Kassa (1909) de la distrikto Alföld (1910–11). Li laboris kiel oficisto de la Laboristasekuro en Koloĵvaro (1911–14), en Újvidék li estis direktoro de la kasejo de laboristasekuro (1914-1918). Oni elektis lin la 1-an de novembro 1918 prezidanto de la Nacia Konsilantaro de Újvidék. Post la eniro de serbaj taĉmentoj li forlasis Újvidék-on, poste li iĝis komisaro-ĉefprefekto de departemento Csongrád. Li redaktis la gazeton Csongrádi Proletár. Post la falo de la konsilantara respubliko oni kondamnis lin al 3-jara malliberejo. En 1922 li translokiĝis en Rumanion, tie li aliĝis la rumana laboristmovado, sed en 1935 pro sia grava malsano siaj rilatoj al la movado rompiĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]