Károly Orbán (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ORBÁN Károly [pr. orba:n] estas hungara aktoro naskiĝinta en Apáca la 9-an de februaro 1943.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Orbán ekde 1964 estis ano de la teatro Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea, ekde 1972 de la teatro Sepsiszentgyörgyi Tamási Áron Színház de Sfântu Gheorghe. En Hungarujo ekde 1984 ĝis 1991 li ludis en la Népszínház, resp. en la Budapesti Kamaraszínház. Ekde 1991 li estas liberprofesia aktoro.

El liaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Demetriosz (Sütő A.: A szuzai menyegző);
  • Van Gogh (Kocsis I.);
  • Ferenc József (Illyés Gy.: A különc);
  • Curly (Steinbeck: Egerek és emberek).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon